Antal Gerenday
Etoso
Antal Gerenday | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de marto 1818 en Dömsöd |
Morto | 7-an de aŭgusto 1887 (69-jaraĝa) en Piszke |
Tombo | Lábatlan |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Béla Gerenday (en) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Verkoj | Memorial of the Battle of Szolnok (1849) |
Antal Gerenday [gerendai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerenday Antal estis hungara skulptisto.
Antal Gerenday [1] naskiĝis la 15-an de marto 1818 en Dömsöd, li mortis la 7-an de aŭgusto 1887 en Piszke.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Pri junaj jaroj de Antal Gerenday la informoj perdiĝis, restis tiom, ke li estis komercisto. En 1847 li aĉetis plenan produktejon pri tomboŝtonoj, tio estis la plej granda en Hungara reĝlando. En la sekvaj jardekoj li estis la plej signifa tombomonumentisto en Pest (urbo), baldaŭ en Budapeŝto. Li estis lerta negocisto, li aĉetis aŭ luis ŝtonminejojn ĉe Piszke, krome jam neuzitajn domojn por la produktadoj. Krom la funebraĵoj pli malofte li kreis kelkajn bustojn.
Elektitaj (tombo)monumentoj[redakti | redakti fonton]
-
Batalmonumento en Sepsiszentgyörgy (1874)
-
Memorkolumno en Jászberény (1870)
-
Milita obelisko en Budapeŝto (1877)
-
Batalmonumento en Szolnok (1868)
-
Tombomonumento pri Antal Reguly
-
Tombomonumento pri Zsigmond Szentpétery (1860)
-
Tombomonumento pri János Garay
-
Tombomonumento pri Mihály Vörösmarty (1855)
- tombomonumentoj pri Márton Lendvay (patro) (1859), Péter Vajda, Béni Egressy, Róza Laborfalvi, Sándor Kisfaludy
- busto pri Ferenc Kölcsey en Satu Mare, memorstatuo pri Sándor Petőfi en Kiskőrös (1862)